*ju
- Adverbo, uzata antaŭ pli kaj malpli, responde al des, por montri ion de kies varioj dependas la varioj de alio: ju pli malmulte vi parolos pri tiu ĉi afero, des pli bone [1]; ju pli da laborantoj estos, tiom pli rapide estos finita la granda konstruo [2]; ju pli laŭte li kriis, des pli forte la bastono batis la takton sur lia dorso [3]; ju pli proksimiĝis la tagmezo, des pli forte bruligis la suno [4]; ju pli longe ŝi aŭskultis, tiom pli fariĝis videble, ke ankaŭ en ŝia kapo kolektiĝas tiaj samaj pensoj Marta ; ju pli longe li parolis kun la boatistoj, des pli nekompreneblaj ili fariĝis por li [5]; la larĝo kaj amplekso de la flankaj galerioj estis des pli grandaj ju pli alte, ĉar ankaŭ la domo estis ju pli alte des pli ampleksa ĉiuflanke [6]; ju cerbo pli prudenta, des lango pli silenta PrV ; ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko PrV .
1.
Charles Dickens, trad. L. L. Zamenhof: La Batalo de l' Vivo, La Batalo de l' Vivo
2. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VIII
3. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Tablo, la orazeno kaj bastono el sako
4. Jakob Grimm, Wilhelm Grimm, trad. Kazimierz Bein: Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm, Feliĉa Joĉjo
5. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 1, Galoŝoj de feliĉo
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Jeĥezkel 41:7

- angle:
- the (more, less)
- beloruse:
- чым...
- bretone:
- seul... (elfenn 1añ)
- ĉeĥe:
- čím (čím-tím)
- ĉine:
- 越‥越 [yuè‥yuè]
- germane:
- je (... desto)
- hebree:
- ככל ש-
- hispane:
- cuanto (más, menos, mayor, menor) (comparativo)
- hungare:
- minél (pl. inkább)
- japane:
- ~すればするほど
- katalune:
- com..., com més...
- nederlande:
- hoe ...
- pole:
- im
- portugale:
- quanto (comparativo)
- ruse:
- чем...
- svede:
- ju