kulmino
- 1.
Momento kiam astro trapasas la meridianon de observanto: unu tago estas la tempo, kiu pasas inter unu kulmino de la suno (unu tagmezo) kaj la sekva [1].
zenito1
- 2.
- (figure)
La plej alta grado, kiun io povas atingi en sia
evoluo;
la tempo inter progreso kaj malprogreso de iu evoluo:
pli ol iam ajn antaŭe Bob sentis sin portita al kulmino de feliĉo
[2];
la buĉado nun atingis sian kulminon, la sango fluis en riveretoj
[3];
tiu krizo atingis sian kulminon en 1954, kiam TEJO alarmis kaj klopodis sekurigi
al si subtenon flanke de la ĝenerala Movado
[4];
la kulmino de tiu evoluo estis registara dekreto, kiu deklaris la rusan lingvon
deviga fako
[5];
ili troviĝas en ŝtopiĝo simila al tiu de grandurbaj trafik-kulminoj matenaj kaj
vesperaj
[6];
via fieco atingis sian kulminon
[7];
nun sekvos la kulmino, – tiuj homoj bone konis la esencon de la tondro
[8]!
kiam ni atingis la kulminon de la ceremonio, li komencis eligi orelŝirajn kriojn
[9];
[oni] scivoleme rigardis ilin, atendante la kulminon de la historio
sed nenio okazis, kaj iom post iom silentiĝis la klaĉado – ili estas
nudistoj, sed cetere ili ŝajnas normalaj
[10].
akmeo2, apogeo2, floro, florado2, zenito2
paroksismo
- 3.
-
La supro,
plej supra ekstremo
de staranta objekto:
la vojo iras supren ĝis la kulmino de Eta Baruna, kaj poste malsupren laŭ forta
deklivo
[11];
li plu stiris direkte al la montkulmino
[12].
kresto, pinto, verto
Rim.:
Fruaj vortaroj ankoraŭ proponis la formon „kulminacio“, „kulminacii“
(JED, PVEF) por la astronomia
senco, sed PVEF aldone jam proponas la pli mallongan formon
„kulmina“. En Esperanto oni trovas precipe la figuran sencon en la
literaturo. Francaj aŭtoroj foje uzas la vorton anstataŭ simpla
„supro“, „pinto“, kiun PV kaj PIV-oj registris
kiel precipan sencon, sed oni povus konsideri tion francismo.
[Wolfram Diestel]
1.
Monato, Walter Klag: Alia kalendaro eblas, 2015/04, p. 18
2. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 26
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksepa Ĉapitro
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
6. Monato, Stefan Maul: Ŝtopiĝo, 2003
7. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, ...tial mi prenis broson kaj purigis la veston
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
9. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
10. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
11. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 30
12. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 5
2. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 26
3. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deksepa Ĉapitro
4. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
5. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvina Parto
6. Monato, Stefan Maul: Ŝtopiĝo, 2003
7. Louis Beaucaire: Kruko kaj Baniko el Bervalo, ...tial mi prenis broson kaj purigis la veston
8. Sándor Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, Deka Ĉapitro
9. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
10. Stellan Engholm: Infanoj en Torento, dua libro en la Torento-trilogio, Dua Parto
11. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 30
12. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 5
- angle:
- acme, climax 1. culmination trafik-~o: rush hour. 3. peak, point
- beloruse:
- 1. кульмінацыя 2. кульмінацыя trafik-~o: час пік. 3. верхавіна, вершаліна, вяршыня, вярхушка, пік
- ĉeĥe:
- kulminace, vyvrcholení (dramatu) 1. kulminace
- ĉine:
- 1. 中天 [zhōngtiān] 2. 高潮 [gāocháo], 最高点 [zuìgāodiǎn], 最高點 [zuìgāodiǎn], 頂極 [dǐngjí], 顶极 [dǐngjí]
- france:
- 1. culmination 2. sommet (fig.) 3. cime, sommet
- germane:
- 1. Kulmination, Kulminationspunkt 2. Höhepunkt, Apogäum trafik-~o: Stoßzeit (Verkehr). 3. höchster Punkt, Spitze, Gipfel
- hispane:
- 1. culminación 3. punto más alto de algo, cumbre (de una montaña)
- hungare:
- 1. delelés, kulmináció 2. csúcspont, tetőfok 3. csúcspont, tetőpont
- itale:
- 1. culminazione
- japane:
- 1. 南中 [なんちゅう] 2. 最高潮 [さいこうちょう] 3. 頂点 [ちょうてん]
- katalune:
- 1. culminació 2. culminació
- nederlande:
- 1. culminatie 2. hoogtepunt, toppunt, climax 3. top, bovenkant
- pole:
- 1. kulminacja 2. szczyt 3. szczyt, czubek
- portugale:
- auge, clímax 1. culminação 3. pico, ponta
- ruse:
- 1. кульминация 2. кульминация 3. верхушка, вершина, высшая точка
- slovake:
- kulminácia, vrchol
- svede:
- 1. kulmination
- ukraine:
- кульмінація, найвища точка
kulmini
(ntr)
- 1.
- Esti ĉe sia kulmino: iliaj kolero kaj malsimpatio kulminis, post kiam la patro donacis al mi belan multkoloran kitelon [13]; la koncerto kulminis per […] Danghera sen Kimo [14]; en Germanio prepariĝis grava atenco kontraŭ la Movado, kiu kulminis en la malpermeso de organizita agado en somero de 1936 [15]; je la lasta minuto, tuj antaŭ ol mi kulminos, mi volas premi la virinon al mi [16].
- 2.
(pri ĉielkorpoj) Pasi tra la meridiano de la observanto.
13.
Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Plendoj de Jozefo arestita
14. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, JES je la plej alta nivelo
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
16. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 3
14. Diversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019, JES je la plej alta nivelo
15. Ivo Lapenna, Tazio Carlevaro kaj Ulrich Lins: Esperanto en Perspektivo, Kvara Parto
16. Johán Balano: Ĉu ŝi mortu tra-fike?, 3
- angle:
- culminate, climax, peak, reach a climax, reach the peak, reach the highest point
- beloruse:
- дасягнуць кульмінацыі
- ĉeĥe:
- kulminovat, vrcholit
- france:
- 1. culminer
- germane:
- 1. den höchsten Punkt erreichen, den Höhepunkt erreichen, gipfeln, kulminieren
- hungare:
- delel 1. tetőzik, kulminál
- japane:
- 南中する [なんちゅうする] 1. 頂点に達する [ちょうてんにたっする]
- katalune:
- 1. culminar
- nederlande:
- 1. op het hoogtepunt zijn 2. culmineren
- pole:
- 1. kulminować, szczytować
- portugale:
- culminar
- ruse:
- 1. достичь кульминации
- slovake:
- vyvrcholiť
- ukraine:
- досягати найвищої, кульмінаційної точки
kulmina
- Kulminanta: lia ekscito estas kulmina [17]; la greka oratorarto atingis sian kulminan punkton en la brilaj paroladoj de Demosteno [18]; ne malverŝajne ŝi hontigos nin ĉiujn per ia malkonvena gesto je la kulmina momento de la ceremonio [19].
17.
Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
19. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Dua Parto
19. Anna Löwenstein: La ŝtona urbo, Britujo
- angle:
- highest, paramount, climactic, peak, top
- beloruse:
- кульмінацыйны
- ĉeĥe:
- kulminační, vrcholový
- ĉine:
- 至高 [zhìgāo], 至上 [zhìshàng], 极 [jí], 極 [jí]
- france:
- culminant
- germane:
- höchster, oberster, Gipfel-, kulminierend
- hungare:
- tető-, legmagasabb, csúcs-
- japane:
- 頂点にある [ちょうてんにある], 南中している [なんちゅうしている], 絶頂の [ぜっちょうの], 最高潮の [さいこうちょうの]
- katalune:
- culminant
- nederlande:
- hoogte-, hoogste, top-
- pole:
- szczytowy, kulminacyjny
- portugale:
- alto, culminante
- ruse:
- кульминационный
- slovake:
- kulminačný, špičkový
- ukraine:
- кульмінаційний
kulminigi
(tr)
- Konduki al kulmino, al plej granda amplekso, plej granda forto...: mi forpelas la […] penson, kiu kulminigus mian suferon [20].
20.
C. de Laclos, trad. J.-L. Tortel:
Danĝeraj rilatoj, [2011]
- angle:
- bring to a climax
- beloruse:
- прывесьці да кульмінацыі
- france:
- faire culminer
- germane:
- zum Höhepunkt bringen, kulminieren lassen
malkulmino
- Plej malalta loko, plej malfavora situacio: admirita, primokita, persekutita […] Groening havis kulminojn kaj malkulminojn [21].
21.
-:
Amikaro de la miraklosaniganto..., 2007
- angle:
- lowest point, bottom, nadir
- beloruse:
- найніжэйшы пункт, дно
- ĉine:
- 最低谷 [zuìdīgǔ], 底端 [dǐduān], 底限 [dǐxiàn], 最低潮 [zuìdīcháo], 低谷 [dīgǔ], 浪穀 [lànggǔ], 浪谷 [lànggǔ]
- france:
- fond (fig. état le plus bas), marasme (fig.)
- germane:
- Tiefpunkt
- pole:
- dno