operator/o

operatoro

MATPIV1
(fakula ĵargono) Bildigo, precipe (sed ne nur) kiam ĝia fonto-aro konsistas el bildigoj: diferenciala operatoro (bildigo, kiu ĵetas funkcion al ĝia diferencialo); komunaĵa operatoro (bildigo, kiu ĵetas paron de subaroj al ilia komunaĵo).
angle:
operator
beloruse:
апэратар
ĉeĥe:
operátor
ĉine:
算符 [suànfú]
france:
opérateur (math.)
germane:
Operator
hungare:
operátor
itale:
operatore (mat.)
katalune:
operador
nederlande:
operator
pole:
operator
portugale:
operador
ruse:
оператор
slovake:
operátor
ukraine:
оператор

laplaca operatoro, laplacoperatoro

MAT
Operatoro, kiu ĵetas skalaran kampon `U` al la sumo de ties duaj partaj derivaĵoj laŭ la sinsekvaj koordinatoj; alternative: la rezultanta kampo: la laplacoperatoran bildon de kampo `U` oni kutime signas per `nabla^2U``Delta U=sum del_i^2 U`; ĝi egalas al la diverĝenco de la gradiento de `U`. VD:Laplaco..
angle:
Laplacian
beloruse:
апэратар Лапласа, лапласіян
ĉine:
拉普拉斯算子 [lāpǔlāsīsuànzǐ]
france:
laplacien (opérateur)
germane:
Laplace-Operator
hungare:
Laplace-operátor
itale:
laplaciano, operatore di Laplace
katalune:
laplacià
nederlande:
laplace-operator
pole:
laplasjan, operator Laplace'a
portugale:
laplaciano
ruse:
лапласиан

administraj notoj

pri laplaca ~o, laplac~o:
    Fonto restas trovenda. Indus trovi ankaux pli oportunan manieron
    paroli pri la rezulto de la operatoro. Mi tute ne certas, ke la
    "alternativa" parto de la difino estas akceptebla. [MB]
  
~o: Mankas dua fontindiko.
~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.
laplaca ~o, laplac~o: Mankas fontindiko.
laplaca ~o, laplac~o: Mankas fonto, kiu estas nek vortaro nek terminaro.