*vid/i

*vidi

( tr)
1.
Senti per la okuloj, percepti la bildojn de objektoj: ni vidas per la okuloj [1]; tiu alta forta knabo nun staras inter ili kaj mi, mi ne plu vidas [2]; se okuloj rigardas tre longe ion, ili ne plu vidas ĝin [3]; ŝi vidis lin falintan en la korton [4]; neniu okulo min vidu [5]; vi vidos la infanojn de viaj infanoj [6]; (figure) en sonĝo princinon mi vidis [7]; (figure) ke li ne vidu la tombon (ne mortu) [8]; (figure) ne vidama (rigardema) turismo enŝipigis nin [9]. VD:distingi, observi, rigardi
2.
Ĉeesti, konstati: kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj [10]; baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis [11]; ili ne plu vidas kaj ne plu aŭdas, ili volas nur vidi sangon [12]; de la unua momento de la apero de Esperanto ni vidas grandegan multon da Volapukistoj, kiuj transiris malkaŝe al Esperanto [13]; neniam oni vidis tian grandanimecon [14]; kaj Dio vidis, ke ĝi estas bona [15].
3.
Kompreni, koni: ĉu vi vidas, malbonulo, kion mi povas nun fari kun vi [16]? vidu, mi opinias, ke ĉevalo kostas pli ol bovino [17]; ni bone vidas la realaĵon, sed ni ankaŭ komprenas, ke [ĉiuj ideoj] manifestas du esence kontraŭajn tendencojn [18]; Kandid estas eĉ tre severe prijuĝata, kiel oni povas vidi per jena cito [19]; vidu, ĉion oni misuzas por trompe propagandi [20]! de tiel alte ili vidas pli klare niajn erarojn [21]; la gazetisto vidas ke liaj trompoj plaĉas al la leganto [22]; Jakob vidis laŭ la vizaĝo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraŭ [23].
4.
(iun) Renkonti, vizitiakcepti: sian dolĉan knabon ŝi estis vidonta post la manĝado, kaj por tio oni ŝin denove vokis [24]; ni apenaŭ vidis unu la alian, ekde [tiam] [25]; depost la tempo, kiam ŝi estis portinta lin sur la brakoj, ŝi plu lin ne vidis [26]. VD:intervidiĝi, revido
1. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 9
2. Claude Piron: Gerda malaperis, Ĉapitro 2 (du)
3. B. Traven, trad. Hans Georg Kaiser: Mortula Ŝipo, Rakonto de usona maristo, Ĉapitro 43
4. Henri Vallienne: Kastelo de Prelongo, Ĉapitro Kvara
5. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Ijob 24:15
6. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 128:6
7. L. L. Zamenhof: En sonĝo princinon mi vidis..., el Heine
8. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Psalmaro 49:9
9. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Sesa Kongreso Esperantista en Washington en la 15a de aŭgusto 1910
10. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 32
11. L. L. Zamenhof: Fundamento de Esperanto, Ekzercaro, § 40
12. Ferenc Szilágyi: La Granda Aventuro, IV.
13. L. L. Zamenhof: Esenco kaj Estonteco, VI
14. Henri Vallienne: Ĉu li?, Ĉapitro Dua
15. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 1:21
16. Frederiko Schiller, trad. L. L. Zamenhof: La rabistoj, Akto Tria
17. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Kion la patro faras, estas ĉiam ĝusta
18. Ivo Lapenna: Retoriko, Aldono
19. Volter, trad. Eugen Lanti: Kandid aŭ la optimismo, Antaŭparolo
20. Valdemar Vinař: La skandalo pro Jozefo, Korpogvardia veterano
21. Johán Valano: Ĉu li venis trakosme?, 4
22. La Ondo de Esperanto, 2000, No 7 (69)
23. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, Genezo 31:2
24. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
25. Johán Valano: Ĉu rakonti novele?, La fantoma bovino
26. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 4, Anneto
afrikanse:
sien
albane:
shih
amhare:
ተመልከት
angle:
see
arabe:
شاهد
armene:
տեսնել
azerbajĝane:
görmək
beloruse:
бачыць
bengale:
দেখা
birme:
မြင်
bosne:
vidjeti
bulgare:
виждам, гледам
ĉeĥe:
vidět, vidět
dane:
se
estone:
vaata
eŭske:
ikusi
filipine:
tingnan
france:
voir
galege:
vexa
germane:
sehen
guĝarate:
જુઓ
haitie:
haŭse:
gani
hinde:
देखना
hispane:
ver
hungare:
lát
igbe:
ịhụ
indonezie:
melihat, menilik
irlande:
féach
islande:
sjá
japane:
見る [みる]
jave:
ndeleng
jide:
זען
jorube:
wo
kanare:
ನೋಡಿ
kartvele:
იხილეთ
katalune:
veure
kazaĥe:
көру
kimre:
gweld
kirgize:
көрүү
kmere:
សូមមើល
koree:
참조
korsike:
vidi
kose:
khangela
kroate:
vidjeti
kurde:
dîtin
latine:
video
latve:
sk
laŭe:
ເບິ່ງ
litove:
pamatyti
makedone:
види
malagase:
jereo
malaje:
lihat
malajalame:
കാണുക
malte:
tara
maorie:
kite
marate:
पहा
monge:
saib
mongole:
г үзнэ үү
nederlande:
zien
nepale:
हेर्नुहोस्
njanĝe:
onani
okcidentfrise:
sjen
panĝabe:
ਵੇਖੋ
paŝtue:
وګورئ
pole:
widzieć
portugale:
ver
ruande:
reba
ruse:
видеть
samoe:
vaʻai
sinde:
ڏسڻ
sinhale:
බලන්න
skotgaele:
fhaicinn
slovake:
chápať, ponímať, predstavovať si, vidieť
slovene:
glej
somale:
eeg
ŝone:
ona
sote:
bona
sunde:
tempo
svahile:
kuona
taĝike:
дидан
taje:
เห็น 3. รู้
tamile:
பார்க்க
tatare:
кара
telugue:
చూడండి
tibete:
མཐོང་
tokipone:
lukin
ukraine:
подивитися
urdue:
دیکھیں
uzbeke:
qarang
vjetname:
thấy
volapuke:
logön
zulue:
bheka

vido

1.
Vidado: je la vido de la virino ekfloris la floroj sur la tero [27]; unu vido taŭgas pli ol dek aŭdoj PrV ; arbo ĉarma por la vido [28]; [ĝi] malaperis el nia vido [29]; je la unua vido tio ŝajne estis malbona moro [30]; baldaŭ ŝi […] malaperis el publika vido (vd percepto) [31]; ĉia lingvaĵo reprezentas la aŭtoran stilon, ties guston kaj internan vidon (vd vidpunkto, koncepto) de la priskribata temo [32].
2.
Vidpovo: la maljunulino, kiu havis malklaran vidon, ne rimarkis tion [33].
3.
(arkaismo) Aspekto: laŭ ŝia ekstera vido oni ne povis ŝin nomi maljunulino [34]; oni ekkonas bovon per la vido kaj malsaĝulon per lia rido PrV ; ĝi penis havi esprimon de seriozeco, kiu donis al ĝi vidon tre ridindan BdV .
afrikanse:
view
albane:
view
amhare:
እይታ
angle:
view 1. sight 2. sight 3. appearance
arabe:
رأي
armene:
դիտել
beloruse:
1. позірк 2. зрок 3. выгляд
bengale:
দেখুন
birme:
အမြင်
bosne:
pogledaj
ĉeĥe:
spatření, zrak
dane:
udsigt
estone:
vaade
eŭske:
ikuspegia
filipine:
pagtingin
france:
vue
galege:
vista
germane:
Sehen, Blick 2. Sehfähigkeit 3. Aussehen, Anblick
guĝarate:
દૃશ્ય
haitie:
View
hinde:
देखें
hispane:
1. vista 3. aspecto
hungare:
1. látás 3. kinézet
igbe:
ele
indonezie:
1. penglihatan 2. penglihatan 3. penampilan
irlande:
dearcadh
islande:
skoða
japane:
ビュー
jave:
tampilan
jorube:
wo
kanare:
ವೀಕ್ಷಿಸಿ
kartvele:
კალენდარი
katalune:
1. vista
kazaĥe:
көрініс
kimre:
barn
kirgize:
көрүнүш
kmere:
ទិដ្ឋភាព
koree:
보기
korsike:
vista
kose:
uluvo
kroate:
pogled
kurde:
dîtinî
latine:
visum
latve:
skats
laŭe:
ເບິ່ງ
litove:
vaizdas
makedone:
поглед
malaje:
pandangan
malajalame:
കാഴ്ച
malte:
fehma
maorie:
tiro
marate:
दृश्य
monge:
saib
mongole:
харах
nepale:
दृष्टि
njanĝe:
amaonera
okcidentfrise:
fisy
panĝabe:
ਝਲਕ
paŝtue:
محتویات
pole:
1. widok 2. wzrok 3. widok, wygląd
ruande:
reba
ruse:
3. вид
samoe:
vaaiga
sinde:
ڏسڻ
sinhale:
දැක්ම
skotgaele:
sealladh
slovake:
schopnosť vidieť, videnie 3. výzor
slovene:
pogled
somale:
aragtida
ŝone:
maonero
sote:
maikutlo a
sunde:
pintonan
svahile:
mtazamo
taĝike:
Бознигарии
taje:
มุมมอง
tamile:
பார்வை
tatare:
карау
telugue:
వీక్షణ
ukraine:
вид
urdue:
دیکھیں
uzbeke:
ko’rinish
vjetname:
xem
zulue:
buka

vidado

1.
Sentado de la objektoj per la okuloj: fenestroj, kiuj donas vidon sur la straton; el tiu domo oni ĝuas belan vidon; ne satiĝas la okulo de vidado, kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado [35]; (figure) profeto ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas de vino, […] eraras en la vidado, falpuŝiĝas ĉe la juĝa verdikto [36].
2.
Vidpovo: Isaak maljuniĝis kaj la vidado de liaj okuloj malakriĝis [37]; lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon [38]; la princo streĉis la vidadon kaj aŭdadon, penante trapenetri la polvan muron [39]; la princo ĝojis ĉe la vidado de sia oro [40]; la vidado kaj aŭdado ĉiam estis rigardataj de la homo kiel la plej gravaj sentaj kapabloj [41].
angle:
sight
beloruse:
1. від, краявід, бачаньне 2. зрок
ĉeĥe:
vidění
france:
vision (vue), vue
germane:
1. Sehen, Blick, Sicht 2. Blick
hungare:
1. látás
indonezie:
penglihatan
japane:
見ること [みること], 視覚 [しかく]
nederlande:
zicht, het zien
pole:
1. widok 2. wzrok
portugale:
visão
ruse:
1. вид
slovake:
schopnosť vidieť, videnie 1. výhľad
ukraine:
зір, бачення, оглядання, споглядання

vidaĵo

1.
Io, kion oni vidas: vi freneziĝos de la vidaĵo antaŭ viaj okuloj [42]; vidaĵo nekomparebla [43]; kvazaŭ trafita de terura vidaĵo [44]; la bela vidaĵo de Monto de la Ĝojo, nomata tiel pro la gajeco de la iamaj pilgrimantoj [45]. VD:spektaklo 2
2.
Desegno, fotografaĵo prezentanta ian vidaĵon: unu vidaĵo forpuŝis la alian, sed nur unu bildo restis tute fortike en lia animo, precipe pro la gajaj, feliĉaj infanoj, kiuj troviĝis sur ĝi [46].
angle:
sight
beloruse:
від, краявід
france:
spectacle, vue (chose vue)
germane:
Bild, Schauspiel, Ansicht, Anblick 1. Sichtbares
hungare:
látvány
indonezie:
penglihatan, pemandangan penglihatan, pemandangan
japane:
ながめ, 光景 [こうけい], 風景画 [ふうけいが], 写真 [しゃしん]
nederlande:
gezicht, schouwspel
pole:
1. widok 2. widokówka
ruse:
вид 1. зрелище
ukraine:
вид, краєвид, круговид, видовище

videbla

Kiun oni vidas, kiu estas elmetita al rigardo: ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo [47]; la boato ankoraŭ ne estis videbla, kiom ajn mi streĉis la okulojn [48]; mi volas, ke […] via konfuzo estu videbla por ĉiuj [49].
47. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: La Ombro, en: Dua Libro de l’ lingvo Internacia, 1888
48. Hendrik J. Bulthuis: Idoj de Orfeo, Unua Parto
49. Molière, trad. D-ro L. L. Zamenhof: Georgo Dandin, Akto Tria
beloruse:
бачны
france:
visible
germane:
sichtbar, zu sehen
indonezie:
terlihat, dapat dilihat
japane:
目に見える [めにみえる], 明瞭な [めいりょうな]
taje:
มองเห็นได้
ukraine:
видимий

videbli

(ntr)
Esti videbla, atingebla de rigardo: ni venis sur vitromuran verandon, kies ĉiuj fenestroj estis suprenlevitaj kaj tra ili videblis la malantaŭa ĝardeno [50]; je la alia flanko de la rivero videblis […] la ruĝaj domoj de la cara fusilfaktorio [51]; la vero donas forton al mia animo, sed ĝi videblas nur al Alaho kaj mi [52]; se tiu demando trafis ŝin, tio apenaŭ videblis [53].
50. S. Szathmári: Vojaĝo al Kazohinio, 1938
51. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, Ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
52. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 9
53. Johán Valano: Ĉu li bremsis sufiĉe?, 15
beloruse:
быць бачным, зьяўляцца
france:
être visible
germane:
sichtbar sein, sich zeigen, zu sehen sein
indonezie:
terlihat, dapat dilihat
japane:
目に見える [めにみえる], 明瞭である [めいりょうである]

videjo

Loko, de kie oni vidas pejzaĝon: Montekarlo el videjo proksime de Princa palaco [54]; Videjo de Valo‘ estas ŝtala konstruaĵo en San-Paŭlo [55]. VD:belvedero
angle:
observation point, viewing point, scenic overlook
beloruse:
пункт назіраньня
france:
point de vue (sur un panorama)
germane:
Aussichtspunkt, Stelle mit Aussicht
hungare:
kilátóhely
indonezie:
titik pengamatan, titik observasi
japane:
展望所 [てんぼうしょ]
nederlande:
uitzichtspunt
pole:
punkt widokowy
slovake:
rozhľadňa

vidigi

(tr)
Lasi aŭ igi iun vidi; montri: ne vidigu vin al la viro, antaŭ ol li finos manĝi [56]; dum la tri pasintaj monatoj la vesto pli eluziĝis, en diversaj lokoj ĝi vidigis riparojn kaj flikojn Marta ; larĝa spegulo revidigis en si la […] grupojn da malaltaj kaj molaj mebloj Marta ; ekvidinte ŝin, [li] ne vidigis eĉ la plej malgrandan miron Marta ; iliaj okuloj vidigas sangavidon [57].
angle:
exhibit, show
beloruse:
паказваць, праяўляць, рабіць бачным
ĉeĥe:
dát najevo, ukázat, vyjevit
france:
faire voir, montrer
germane:
sichtbar machen, zeigen
hungare:
láttat, megjelenít
indonezie:
memperlihatkan, memamerkan, menunjukkan
japane:
見せる [みせる], 表示する [ひょうじする]
pole:
pokazywać, ukazywać
ruse:
показывать, показать
slovake:
dať najavo, ukázať, vyjaviť
ukraine:
виявляти, показувати

vidiĝi

(ntr)
Sin montri, aperi: en infano vidiĝas, kia homo fariĝos PrV ; el la mezo vidiĝis bildo de kvar kreitaĵoj [58]; jen iu ŝipo, kiu vidiĝas kaj malaperas ie malproksime, jen fumstrio ĉe la horizonto [59]; senvidiĝos la rigardantinoj tra la fenestroj [60]; lia vizaĝo akiris seriozan vidiĝon.
angle:
be seen
beloruse:
паказвацца, станавіцца бачным, зьяўляцца
france:
apparaitre, se montrer
germane:
sichtbar werden, sich zeigen
hungare:
látszik
indonezie:
terlihat terlihat
japane:
見える [まみえる], 現われる [あらわれる]
nederlande:
tonen, laten zien
pole:
pokazywać się, ukazywać się
ruse:
виднеться, показываться
slovake:
ukázať sa
ukraine:
бачитися, виднітися, виявлятися

vidindaĵo

Kuriozaĵo, interesa aŭ bela aĵo, kiun oni volonte vidas: mi jam vidis ĉiujn vidindaĵojn de via urbo DL ; li ne laciĝis, kaj vizitis ĉiun vidindaĵon de Vieno [61]; la ĉefa vidindaĵo de la Kolonia Ekspozicio en Parizo estis la fama Templo de Angkor, perfekta kopio de l' originalo [62].
61. Hevesi L., trad. Vizi L.: La aventuroj de Andreo Jelky, [2010]
62. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Angkor'aŭ!
angle:
sight worth seeing
beloruse:
выдатнасьць, славутасьць
france:
curiosité (objet)
germane:
Sehenswürdigkeit
indonezie:
pemandangan
japane:
見もの [みもの], 見どころ [みどころ]
tibete:
གནའ་ཤུལ་རྙིང་པ་
ukraine:
визначна пам’ятка

akravida

Kiu havas akran vidpovon, bone rimarkas, bone distingas, trafe juĝas: nun senbride akravide saltu, saltu [63]; poeto ĉiam akravida, sed kun iom distanca rigardopunkto [64].
63. Raymond Schwartz: La Stranga Butiko, Sibilla Orakolas
64. C. Minnaja: Resume de l' mio, Monato, 2007:6, p. 24a
beloruse:
зіркаты, пільны
france:
perspicace, pénétrant (perspicace)
germane:
scharfsichtig, adleräugig
indonezie:
berpenglihatan tajam, berpikiran tajam, berwawasan luas, tanggap

antaŭvidebla

Tia, ke oni povas antaŭvidi, t.e. anticipe scii, ĝin: ofte plej terura [estas la] malplej antaŭvidebla kaj antaŭkalkulebla influo de la blinda trafo Marta ; la projektoj de Dio estas ne antaŭvideblaj ChL ; ribelo […] povus ekregi la tunan urban kaj kaŭzi neantaŭvideblajn konsekvencojn QuV ; la junulino ruĝiĝis, ĉar ŝi ne pripensis tiun detalon tamen tre antaŭvideblan KPr . VD:konjektebla, kutima, normala1, ordinara
beloruse:
прадбачаны
germane:
vorhersehbar neantaŭ~ebla: unvorhersehbar.
indonezie:
teramal, terprediksi, dapat diramal, dapat diprediksi neantaŭ~ebla: tak teramal, tak terprediksi.
taje:
รับรู้ได้ล่วงหน้า
ukraine:
передбачуваний

antaŭvidema

Prudente kalkulanta probablojn kaj antaŭzorgante pro ili: vi estas antaŭvidema, reiru en paco en la urbon [65]; kun […] antaŭvidemo ili aranĝas, ke la naskonombro sufiĉas nur por ekvilibri la mortonombron [66].
65. trad. L. L. Zamenhof: La Malnova Testamento, II. Samuel 15:27
66. E. R. Burroughs, trad. K. R. C. Sturmer: Princino de Marso, 1938
beloruse:
прадбачлівы
france:
prévoyance
germane:
vorausschauend
indonezie:
berpandangan ke depan, berwawasan ke depan, visioner

antaŭvidi

(tr)
Anticipe koncepti la estontecon, anticipe ricevi aŭ formi al si ideon pri la estonteco: uzu tempon estantan, antaŭvidu estontan, memoru estintan PrV ; prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas [67]; kion oni nun nomas profeto, tion oni antaŭe nomis antaŭvidisto [68]; mi antaŭvidos iliajn agojn kontraŭ mi kaj mi ĉiam forigos la danĝeron [69]; li vidis ĝuste en siaj antaŭvidoj pri la estonto de l' kapitalismo. VD:antaŭflari, antaŭsenti, atendi, esperi, konjekti, supozi
angle:
foresee
beloruse:
прадбачыць, прадчуваць
france:
prévoir antaŭ~o: prévision.
germane:
vorhersehen
hispane:
prever
hungare:
előre lát, előirányoz
indonezie:
meramal, meramalkan, memprediksi, memprediksikan antaŭ~o: ramalan, prediksi.
katalune:
preveure
nederlande:
voorzien
pole:
przewidywać
portugale:
prever
ruse:
предвидеть
slovake:
predvídať
taje:
รู้ล่วงหน้า
ukraine:
передбачувати, передбачати

aŭdvida

TEL Uzanta por komuniko sonojn, bildojn kontraste al nura skribo: aŭdvidaj arkivoj [70]; aŭdvidaj ludiloj [71]; la informejo posedas aŭdvidajn aparatojn, planojn, skizon kaj fosiliojn [72]; per la plej modernaj aŭdvidaj iloj ĝi rakontas la historion de la inundigo [73]. SIN:sonbilda
angle:
audio-visual
beloruse:
аўдыёвізуальны
france:
audiovisuel (adj.)
germane:
audiovisuell
indonezie:
audiovisual
pole:
audiowizualny
ukraine:
аудіо-візуальний

ekvidi

(tr)
Iĝi vidanta ion, ĝin rimarki: ŝi elsaltis el la vagono, – kaj ŝi tuj ekvidis Arturon [74]; ŝi ekvidis puton kun akvo, kaj ŝi iris kaj plenigis la felsakon per akvo [75]; kiam ŝia patro ekvidis ŝin en tia stato, li eksentis teruron kaj diris, ke tio ne estas lia filino [76]; (figure) ekvidi la lumon de ĉi tiu mondo [77] (naskiĝi).
angle:
catch sight of, glimpse, perceive, see
beloruse:
убачыць, заўважыць
ĉeĥe:
spatřit, uhlídat, uvidět, zahlédnout
france:
apercevoir
germane:
erblicken, gewahr werden
hungare:
megpillant
indonezie:
mengamati, mencermati, memperhatikan
japane:
ちらりと見る [ちらりとみる], 気づく [きづく]
katalune:
veure
nederlande:
opmerken
okcitane:
apercebre
pole:
dostrzec, ujrzeć, dojrzeć, zauważyć
ruse:
увидеть
slovake:
uvidieť, uzrieť, zbadať
tibete:
རྙེད་པ་
ukraine:
побачити

envido

PSI Introspekto: la saĝuloj, kiuj praktikas koncentriĝon kaj envidon […], tiajn […] eĉ la dioj tenas karaj [78]; mi ne havas envidon en la koron de la homoj, do mi ne povas scii, kiu estas nove naskita kaj kiu ne [79]. VD:konscio
78. trad. T. T. Anuruddha: La Vojo al Nirvano aŭ la Dhammapado, 14:181, Bồ-Tát-Csoma-Instituto por Budhologio, 1973
79. Monato, Vinko Ošlak: Ĉu satanisto povas administri ekleziojn? (2), 2010
angle:
introspection
beloruse:
інтраспэкцыя
france:
introspection
germane:
Einsicht Selbstreflexion, Selbstbeobachtung, Introspektion
hispane:
introspección
hungare:
önmegfigyelés, önvizsgálat, introspekció
indonezie:
introspeksi, wawas diri
nederlande:
introspectie
pole:
wgląd
portugale:
introspecção
ruse:
интроспекция, самонаблюдение, самоанализ

ĝisrevidi

Adiaŭi dirante „ĝis revido“: tiuj, kiuj […] amindumas, / kiuj ĝisrevidas [80]; antaŭ unu horo proksimume ni ĝisrevidis niajn venezuelajn geamikojn [81].
80. R. Schwartz: Provo de Raporto..., Nica Literatura Revuo, 4/1, p. 1a-4a
81. L. J. Santos Morales: Ĵus finiĝis la Karakasa Kongreso, 2002-11-10
angle:
say goodbye
beloruse:
разьвітвацца, казаць «да пабачэньня»
france:
dire au revoir
germane:
verabschieden
indonezie:
mengucapkan sampai jumpa
pole:
żegnać, mówić "do widzenia"

intervidiĝi

Renkontiĝi kaj ekparoli kun unu aŭ pluraj personoj: ambaŭ okupiĝas pri siaj laboroj kaj intervidiĝas nur ĉiun duan tagon [82]; do ni intervidiĝis, interparolis, ŝercis [83].
82. Laimius Stražnickas: Ceramikaĵoj, Monato, 2000/11, p. 24
83. Monato, Carlo Minnaja: Retrorigardo al intensa vivo, 2004
angle:
see each other
beloruse:
пабачыцца
france:
se voir
germane:
sich sehen
hungare:
találkozik
indonezie:
bertemu satu sama lain bertemu satu sama lain, berjumpa satu sama lain, bersua satu sama lain
nederlande:
ontmoeten
pole:
widywać się, spotykać się
ruse:
увидеться

revidi

(tr)
1.
Denove vidi ion aŭ iun antaŭe viditan: eble mi lin revidos neniam [84]; ne plu revidos min okulo de vidanto [85]; li ne plu revenos kaj ne revidos la landon de sia naskiĝo [86]; kelkan tempon estis tiel mallumege, ke ŝi nenion povis vidi, sed jen ekfulmis kaj [ŝi] klare revidis ĉiujn [87].
2.
(arkaismo) (evitinde) Revizii2: la reĝo baldaŭ denove sendis alian bonkoran oficiston, por revidi, kiel iras la teksado kaj ĉu la ŝtofo baldaŭ estos preta [88]; dua eldono, revidita, korektita, pliigita Ifigenio .
angle:
1. see again
beloruse:
1. пабачыць зноў 2. разглядаць, праглядаць
ĉeĥe:
setkat se, shledat, uvidět znovu
france:
revoir
germane:
1. wieder sehen 2. durchsehen, überarbeiten
hungare:
2. revideál, átnéz
indonezie:
bertemu kembali, berjumpa kembali, bersua kembali
japane:
再会する [さいかいする], 見なおす [みなおす]
nederlande:
2. reviseren
pole:
2. przeglądać ponownie
portugale:
rever
ruse:
1. увидеться, свидеться
slovake:
znova uvidieť
taje:
เห็นอีกครั้ง, พบอีกครั้ง
ukraine:
знову побачити

revido

La ago ankoraŭ foje vidi, precipe vidi4 iun jam renkontitan: sincaran ĝojon […] kaŭzis al ŝi la revido de la amiko [89]; amikoj […] kortuŝite diris al si reciproke ĝis la revido, kaj kun ĝojo ili atendas tiun revidon [90]; ĝis revido! — li ekkriis Marta ; ĝis la revido en Antverpeno [91]!
Rim.: Kiel evidentas el la ekzemploj, en la adiaŭa formulo „Ĝis (la) revido“ la uzo de la artikolo dependas je tio, ĉu temas pri antaŭfiksita aŭ ajna eventuala renkontiĝo.
89. H. C. Andersen, trad. L. L. Zamenhof: Fabeloj, vol. 3, Sub la saliko
90. L. L. Zamenhof: Paroloj, Parolado antaŭ la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona en la 6a de septembro 1909
91. Zamenhof: La ferma parolado ĉe la Sesa Kongreso Esperantista, Vaŝingtono, 1910-08-20
angle:
ĝis re~o: doodbye.
beloruse:
пабачэньне ĝis re~o: да пабачэньня.
bulgare:
ĝis re~o: довиждане.
ĉine:
ĝis re~o: 再见 [zàijiàn].
france:
ĝis re~o: au revoir.
germane:
Wiedersehen ĝis re~o: auf Wiedersehen.
hispane:
ĝis re~o: hasta la vista.
hungare:
ĝis re~o: viszont látásra.
indonezie:
ĝis re~o: sampai jumpa, sampai ketemu.
japane:
再会 [さいかい]
nederlande:
ĝis re~o: tot ziens.
pole:
ĝis re~o: do widzenia, do zobaczenia.
ruse:
ĝis re~o: до свидания.
ukraine:
побачення
volapuke:
ĝis re~o: adyö.

travidi

(tr)
Penetri per rigardo ion, kio ne malhelpas la vidon: travidi akvon, glason; la sablo travidiĝas tra la maldensaj spikoj de sekalo [92]; la silenta monaĥeja vilaĝo ricevis travidon tra la muskokovritaj arboj [93]; oni per unu ekrigardo penetras en la kapturnan profundon kaj travidas en unu sola ekfulmo de la penso la nemezureblan vojon [94]; travidigaj puntoj Marta ; ŝi direktis sian rigardon tra la travidan, vastan, hele lumitan fenestron Marta ; (figure) Dio, kiu travidas viajn korojn, ekfuriozus [95]; (figure) riĉulo estas saĝa en siaj okuloj, sed saĝa malriĉulo lin tute travidas [96]; (figure) tre klare li travidis ĉiujn faktojn kaj evitis iluziojn VivZam .
angle:
see through
beloruse:
бачыць наскрозь, пранікаць позіркам
france:
percer (voir à travers)
germane:
durchsehen, hindurchsehen, durchschauen, hindurchschauen, durchblicken, hindurchblicken
hungare:
átlát
indonezie:
melihat melalui, melihat menembus
japane:
透かして見る [すかしてみる], 見抜く [みぬく]
nederlande:
doorzien
pole:
widzieć na wskroś, patrzeć na wskroś, patrzeć poprze, przenikać wzrokiem
ruse:
видеть насквозь, проникать взглядом
ukraine:
бачити крізь, бачити наскрізь

*travidebla

El tia substanco, ke oni povas vidi, kio estas trans ĝi: vitro estas rompebla kaj travidebla [97]; travidebla sukceno [98]; travidebla kiel gazo [99]; la knaboj […] kuradis sur la brilante pura glacio, kiu estis tiel travidebla, ke ili povis vidi, kiel la fiŝoj sub iliaj piedoj timiĝis [100]; ŝia haŭto estis travidebla kaj delikata, kiel folieto de rozo [101]. VD:diafana, kristala
angle:
transparent
beloruse:
празрысты
ĉeĥe:
průhledný, průzračný
france:
transparent
germane:
transparent, durchsichtig
hispane:
transparente
hungare:
átlátszó
indonezie:
tembus pandang, transparan, bening
japane:
透明な [とうめいな], 透けて見える [すけてみえる]
katalune:
transparent
pole:
przezroczysty, przejrzysty, transparentny
ruse:
прозрачный
slovake:
priehľadný, priezračný
taje:
โปร่งแสง
ukraine:
прозорий

klarvida

PSI Bone komprenanta situaciojn: la knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre klarvidaj [102]; ĉu trompis min mia klarvidulo [103]? saĝa kaj klarvida eseisto [104].
angle:
clear-sighted
beloruse:
яснавідучы, празорлівы, праніклівы
ĉeĥe:
bystrý, jasnozřivý, předvídavý
france:
claivoyant, perspicace
germane:
klarsichtig scharfsichtig, durchblickend
indonezie:
tanggap
japane:
見識のある [けんしきのある], 聡明な [そうめいな]
pole:
jasnowidzący
slovake:
jasnovidiaci
ukraine:
ясновидющий, прозорливий

netravidebla

1.
FOT Tra kiu oni ne povas vidi; opaka: [li] havis longan, netravideblan veston, fermitan ĝis la kolo [105]; la cindro […] formis en la strato netravideblan vualon [106]. VD:maldiafana
2.
(figure) Nekomprenebla: Eŭropa Unio […] estas tre komplika konstruaĵo kun strukturoj, kiuj por tre multaj homoj estas netravideblaj [107]; dominas netravideblaj internaciaj entreprenoj [108].
105. B. Prus, trad. Kazimierz Bein: La Faraono, vol. 2, Ĉapitro XIV
106. A. Gregor, trad. J. Chvosta: Aŭto-ekskurso, Nica literatura revuo, 1959-07 ĝis 08 (4/6), p. 294a-298a
107. S. Maul: Kompatinda EU, Monato, 2009:08-09, p. 8a
108. Monato, Franz-Georg Rössler: Merkato dampita, 2010
beloruse:
непразрысты, непраглядны
ĉeĥe:
neprůhledný
france:
opaque
germane:
undurchsichtig
indonezie:
buram 1. buram, suram 2. tidak dimengerti, tak dimengerti
slovake:
nepriehľadný, nepriezračný
ukraine:
непроглядний

nigreviduloZ

beloruse:
пэсыміст
france:
pessimiste (subst.)
germane:
Schwarzseher, Pessimist
hispane:
pesimista
hungare:
borúlátó
indonezie:
pesimis
pole:
czarnowidz
ruse:
пессимист, тот, кто видит всё в мрачном свете

pretervidi

Ne vidi, kvankam oni povus; ne atenti, ne rimarki: oni ne pretervidu, ke Serbio havas nenian tradicion, nenian sperton pri demokratio [109]; la grandulino pretervidis la polican patrolaŭton, kiu senbrue kaj lante descendis la straton [110]; nepretervideblaj neperfektaĵoj [111].
109. Stefan Maul: Estimataj gelegantoj,, Monato, 2000/11, p. 3
110. J. Stave, trad. Donjo kaj Cezar: La venĝo de l’ malgranda Nikolao , Sennaciulo, 2007-12
111. Pejno Simono: Atentokapta sed ruĝkrajoninda, Monato, 2001/01, p. 31
beloruse:
недаглядзець, недагледзець, прамінуць, прапусьціць
ĉeĥe:
nevšimnout si, přehlédnout
france:
manquer (ne pas voir), passer à côté de (ne pas voir)
germane:
übersehen
indonezie:
mengabaikan
japane:
見落とす [みおとす], 見逃す [みのがす], 見過ごす [みすごす]
slovake:
nevšimnúť si
ukraine:
недоглянути, недоглядіти, проґавити

vidalvide

En kontraŭa pozicio: la […] malliberuloj kaj iliaj familianoj kaŭris vidalvide [112]; vid-al-vida trafiko [113].
112. Albert Camus, trad. Michel Duc Goninaz: La Fremdulo, S.A.T., 1993, p. 89
113. Monato, Yamasaki Seikô: Busoj, biciklantoj kaj kavaliraj kutimoj, 2007
angle:
face to face
beloruse:
твар у твар, насупраць
france:
vis-à-vis, en face, face à face
germane:
gegenüber ~-al-~a trafiko: Gegenverkehr.
hungare:
szemben, átellenben
indonezie:
empat mata, tatap muka
japane:
面と向かい合って [おもてとむかいあって], 対面で [たいめんで]
nederlande:
tegenover
pole:
naprzeciwko, naprzeciw, twarzą w twarz, oko w oko
ruse:
друг напротив друга, визави, лицом к лицу
taje:
ต่อหน้า
ukraine:
напроти

vidalvide al, vid-al-vide al

(prepoziciaĵo)
1.
Kontraŭ, kun vizaĝo aŭ fronto rigardanta al: la grafino sidis vidalvide al mi ĉe la tablo [114]; la loka registaro intencis vidalvide al la katolika preĝejo konstrui protestantan preĝejon [115]; vidalvide al la medreseo de Ulugbek, spegule ripetante ĝian ĉefan fasadon, altiĝas la medreseo Ŝer-Dor [116].
2.
Kontraŭ, iel reagante al la ĉeesto de: kvankam irlandanoj daŭre montras sin gastamaj, multaj lastatempe iĝas suspektemaj kaj malamikaj vid-al-vide al fremduloj [117].
114. Valdemar Langlet: Vojaĝimpresoj, ĉe Lev Tolstoj en Jasnaja Poljana
115. Monato, Laimius Stražnickas: Kie unue aperis la Sankta Virgulino?, 2004
116. Monato, Anatoli Ionesov: Perlo ĉe la Silka Vojo, 2006
117. G. MacAoidh: ni hontas kaj postulas, Monato, jaro 2000a, numero 11a, p. 7a
angle:
1. facing
beloruse:
візаві, насупраць, вочы ў вочы, тварам да твару
france:
1. face à, en face de 2. vis-à-vis de
germane:
gegenüber, von Angesicht zu Angesicht 2. im Angesicht von
hungare:
1. szemközt, átellenben 2. iránt
indonezie:
1. berhadapan, menghadapi
pole:
1. naprzeciwko, naprzeciw, twarzą w twarz, oko w oko 2. w obliczu, twarzą w twarz, oko w oko
ruse:
лицом к лицу с
taje:
ต่อหน้า

vidpovo, vidkapablo

Senso, per kiu oni perceptas bildojn de objektoj: la spiritlando estas ekster via vidpovo [118]; Georgo Lagranĝ’ […] estis trafita de okulmalsano, kiu tute perdigis al li la vidkapablon por unu okulo kaj la duonon de la vidkapablo por la alia [119].
118. I. Madách, trad. K. Kalocsay: La Tragedio de l' Homo, dua bildo, 1965
119. V. Markov: Memore al..., La Sago, 2004-05
angle:
ability to see
beloruse:
зрок
ĉeĥe:
zrak
france:
vue (sens)
germane:
Sehfähigkeit, Gesichtssinn
hungare:
látóképesség
indonezie:
penglihatan
japane:
視力 [しりょく]
pole:
wzrok
ruse:
зрение
slovake:
schopnosť vidieť, videnie, zrak
taje:
ความสามารถทางการเห็น

administraj notoj

nigre~ulo: Mankas dua fontindiko.
nigre~ulo: Mankas verkindiko en fonto.