video
- 1.
Arto pri elektronika registro, prilaboro aŭ telekomuniko de moviĝaj bildoj; videarto: ni havis okazon vidi kaj aŭskulti per video la faman operon „La Bohème“ [1]; oni spektas vidbendon, aŭ videoludas, aŭ konsultas teletekston [2]; Liza montris al mi novan videofilmon pri la fama ĉina cirko [3]; ŝi ne havas videoaparaton por projekcii al li ian infanan bildfilmon [4]; [ĉar] preskaŭ ĉiu jam havas hejme videomagnetofonon, ne necesas viziti kinejojn: ĉion eblas rigardi hejme [5]; mi lastatempe ricevis Macbook-on de mia laborejo, kaj ĝi inkluzivas kameraon por videobabili (vd videkamerao) [6]; per videokonferenco parolis el Usono profesoro Sami Repishti [7].
- 2.
Videaĵo: kiel rapide ĉe vi rul[iĝ]as videoj en YouTube [8]? la paĝaro proponas sian spacon por jenaj tipoj de materialoj: informiloj, fotoj, bildoj, videoj kaj retligiloj [9]; ekzistas nuntempe pli kaj pli multnombraj esperantistaj jutubistoj, kiuj faras videojn pri kaj en Esperanto [10] aŭdregistraĵoj, videofragmentoj kaj citaĵoj de samtempuloj [11].
1.
M. R. Urueña: Internacia E-Semajno de la Kulturo kaj Turismo, esperanto.es,
[vidita en 2010-11]
2. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj
3. Monato, Lena Karpunina: La revo pri cirko
4. Monato, Julian Modest: Bela sonĝo
5. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo
6. Ĝeremio: Cxu iu volas video-babili?, [2006]
7. Monato, Bardhyl Selimi: Murdoj memorigitaj
8. Katjo: Kiel rapida estas via konektiĝo al YouTube?, E@i, 2010-02-15
9. Peter Baláž: Reta Informado-Centro reaperas, Esperanto, 2006 7+8
10. Kévin Morel-Fourrier: Linguisticae, la lingva jutubisto kiu apogas EsperantonDiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019
11. Monato, Evgeni Georgiev: Verda vojo
2. Monato, Hektor Alos i Font: Spektantoj spektataj
3. Monato, Lena Karpunina: La revo pri cirko
4. Monato, Julian Modest: Bela sonĝo
5. Monato, Dmitrij Cibulevskij: Busvojaĝo
6. Ĝeremio: Cxu iu volas video-babili?, [2006]
7. Monato, Bardhyl Selimi: Murdoj memorigitaj
8. Katjo: Kiel rapida estas via konektiĝo al YouTube?, E@i, 2010-02-15
9. Peter Baláž: Reta Informado-Centro reaperas, Esperanto, 2006 7+8
10. Kévin Morel-Fourrier: Linguisticae, la lingva jutubisto kiu apogas EsperantonDiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019
11. Monato, Evgeni Georgiev: Verda vojo
- angle:
- video (n)
- beloruse:
- відэа
- ĉeĥe:
- video
- ĉine:
- 視頻 [shìpín], 视频 [shìpín], 动态影像 [dòngtàiyǐngxiàng], 動態影像 [dòngtàiyǐngxiàng], 視像 [shìxiàng], 视像 [shìxiàng]
- france:
- vidéo
- germane:
- 1. Videotechnik 2. Video
- hebree:
- וידאו
- hispane:
- video
- indonezie:
- video
- japane:
- 1. ビデオ映像技術 [びでおえいぞうぎじゅつ] 2. ビデオ映像 [びでおえいぞう], ビデオ, 動画 [どうが]
- nederlande:
- 1. video, videotechniek 2. video, filmpje
- slovake:
- video
videaĵo
Filmo aŭ alia produkto de videarto: multaj homoj, precipe la gejunuloj, emas uzi fotilojn aŭ poŝtelefonojn por fari videaĵojn por sin amuzi [12]; videaĵo pri la Zamenhofa tago 2016 en Ljubljano [13]; la videaĵo de tiu ago estas spektebla eĉ kun anglalingvaj subtekstoj [14].
12.
Xiao Huoli: E-filmfestivalo kaptis la atenton de neesperantistoj, Esperanto, 2014 5
13. Videaĵo pri la Zamenhofa tago 2016 en Ljubljano
14. blahma: Parlamenta baloto en Ĉeĥio, 2006-06-02
13. Videaĵo pri la Zamenhofa tago 2016 en Ljubljano
14. blahma: Parlamenta baloto en Ĉeĥio, 2006-06-02
- angle:
- video (n)
- beloruse:
- відэа, відэастужка, відэафільм
- ĉine:
- 录制视频片断 [lùzhìshìpínpiànduàn], 錄製視頻片斷 [lùzhìshìpínpiànduàn], 录像 [lùxiàng], 錄像 [lùxiàng], 动态影像 [dòngtàiyǐngxiàng], 動態影像 [dòngtàiyǐngxiàng], 視頻消息 [shìpínxiāoxí], 视频消息 [shìpínxiāoxí], 視頻錄像 [shìpínlùxiàng], 视频录像 [shìpínlùxiàng]
- france:
- vidéo (film, produit vidéo)
- germane:
- Video, Filmclip
- hispane:
- vídeo, video
- indonezie:
- video
- japane:
- ビデオ映像 [びでおえいぞう]
- nederlande:
- video, filmpje
muzikvideo, muzikvideaĵo
Videaĵo prezentanta muzikaĵon kun akompana filmo: ĉu vi povas rakonti pri tiu muzikvideo, kiel ĝi estiĝis? [15]; la oficiala muzikvideaĵo estas bele farita, konforme al la titolo en formo de mozaiko [16]; estis aldonita muzikvideo de la kanto „Berlino sen vi“ [17]; la bela surprizo estas, ke la muzikvideaĵo kantita en Esperanto estas subtekstigita jam per 10 lingvoj, inkluzive de la pola [18]; la unua profesia muzikvideo de la nova Esperanto-muzikgrupo Supernova [19].
15.
Rogener Pavinski: Ale Kossabela — Kameleono de la E-muzikoDiversaj aŭtoroj: Kontakto 2011-2019
16. Lode Van de Velde: Promesplena daŭrigo, Monato, 2021/12, p. 26
17. Vinilkosmo: Urbano, 2010
18. Pola Retradio: La Pordo de Ale Cosabela kaj Vinilkosmo, 2020-02-28
19. Supernova ― Pasio en Katen' on Vimeo
16. Lode Van de Velde: Promesplena daŭrigo, Monato, 2021/12, p. 26
17. Vinilkosmo: Urbano, 2010
18. Pola Retradio: La Pordo de Ale Cosabela kaj Vinilkosmo, 2020-02-28
19. Supernova ― Pasio en Katen' on Vimeo
- angle:
- music video
- beloruse:
- музычны кліп
- ĉine:
- 音乐电视 [yīnyuèdiànshì], 音樂電視 [yīnyuèdiànshì], 音乐录影带 [yīnyuèlùyǐngdài], 音樂錄影帶 [yīnyuèlùyǐngdài]
- france:
- clip, vidéo musicale
- germane:
- Musikvideo
- hispane:
- videoclip, vídeo musical
- indonezie:
- video klip
- japane:
- ミュージックビデオ, 音楽ビデオ [おんがくびでお]
- nederlande:
- muziekvideo, videoclip