Marko skribis al mi belan leteron. Ĝi estas vera amletero. En la letero estis ankaŭ lia foto. Kiam mi revenis el la lernejo, mi volis ĝin denove legi. Mi rapide eniris en mian ĉambron. Tie staris mia fratino Vera antaŭ mia tablo kaj legis mian leteron. En ŝia mano estis ankaŭ la foto. Mi diris kolere: – Kion vi faras tie? Ne legu leterojn de aliaj! Mia fratino fariĝis ruĝa. La foto falis el ŝia mano sur la tablon kaj la letero falis ankaŭ. Ŝi diris: – Pardonu … mi serĉis mian libron … – Sed vi bone scias, ke viaj libroj ne estas sur mia tablo. Ankaŭ ne en mia ĉambro! Redonu la leteron al mi. Ŝi ricevis bonan lecionon: ŝi ne plu legos leterojn de aliaj. Ankaŭ mi ricevis lecionon: mi devas bone fermi la pordon de mia ĉambro.
• Ĉar ĝi estis fuŝe adresita, la letero neniam atingis lin. | epistle, letter, missive • true : vera • photo, photograph : foto • La tempo venos kiam via revo realiĝos. | when, as • to to come back, to return : reveni • Li revenis el Ĉinio. Buteron oni faras ~ lakto. Elektu unu ~ ili. Malaperu ~ mia vivo! Li rigardis ~ la fenestro. Mi malplej parolas ~ ĉiuj. Ŝi citis ~ la Biblio. | from, out of • Mi estas ĉi tie . Venu ĉi ~n! Ili vivas ~. | there • Li stari s ĉe la stratangulo. Li ~s sur la pinto de la monto. | to stand • Mary estas la fratino de Tom. | sister • hand : mano • anger : kolero • to become : iĝi|fariĝi • red : ruĝa • to fall : fali • Bonvolu pardoni min pro la malfruiĝo. Erari estas home, ~ die. | to pardon • to receive : ricevi • Ŝi prenas privatajn pianoleciono jn. Hodiaŭ mi lernis valoran ~n. | lesson • again, even longer, ever more, further, further on, more, on : plu • to must : devi • to shut : fermi • door, gate : pordo