ViVo Artikolo 1190

eo senpilota aviadilo - spavo - senpilota flugaparato
Difino

Senpilota aŭ teleregata aviadilo.

Fako aviado - teknikoj
Rimarko

Praktike tiaj aviadiloj tre ofte funkcias parte aŭtomate kaj parte per teleregado, do estas oportune havi komunan terminon. Tiu termino povus esti "senpilota aviadilo", se oni komprenas, ke almenaŭ en ĉi tiu kunteksto "piloto" signifas stiranton en la aviadilo, do ekskluzivas telereganton.

Rilatas ViVo 1191:skuvo
Diskuto [Edmundo] +eo +eo +Difino +Fako +Rimarko +Diskuto
Mi lanĉas la neologismon "spavo". Ĉu la mondo rimarkos?
[trio] +eo +Fako +Diskuto
Saluton,
Mi opinias ke por krei novan vorton oni estas devigata havi plivastan sencon de io "nova". Pro tiu, mi proponas "senkondukanta veturilo" kiu povus esti aviadilo, aŭtomobilo, ktp. Pro tiu, la nova vorto estu "skuvo" aŭ "sk(iu ajn vokalo)vo". Mi malrekomendas V(vokalo)SKO ĉar tro similas al vasko, vesto, viskio, vosto... nur eblas vusko.
Dankon pro la ideo.

[Edmundo] +Diskuto
Bone, sed "skuvo" havas alian difinon, do ni kreu novan artikolon ...
[Edmundo] -eo
-skuvo[]rekomendita
[Ikar] +eo +Diskuto
Kiel mi komprenas, temas ne nur pri (senpilotaj) aviadiloj ✈, sed ankaŭ pri helikopteroj, kvadrokopteroj ktp, ĉu ne? Pro tio la varianto "senpilota _aviadilo_" ŝajnas esti ne tiom bona...
[Edmundo] +Diskuto
Nu, legu la difinon en PIV de "aviadilo".
[Ikar] +Diskuto
Jes, PIV difinas aviadilon kiel "Ĉiaspeca aerportata veturilo -> aeroplano, helikoptero, hidroplano". Sed ReVo diras: "Flugmaŝino, aeroplano", pro tio mi ekdubis. Ĝis nun mi ĉiam uzadis vorton "aviadilo" nur en signifo de "aeroplano" :)

2016-06-20 22:17:06

de Drohne - unbemanntes Luftfahrzeug
en drone - RPA - RPAS - UAS - UAV
pl dron - samolot bezzałogowy
ru БПА - беспилотник - дрон
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)