ViVo Artikolo 148

eo beto @ReVo
Difino

La manĝebla radiko de diversaj kultiv-formoj de la ordinara beto (herbo Beta vulgaris L.); ankaŭ tiu herbo mem.

Fako hejma
Rimarko

ReVo beto (bet.0o): 1.TEZ BOT Planto kun manĝeblaj folioj aŭ radiko kultivata en mezvarmaj landoj, genro el familio kenopodiacoj (Beta). 2.TEZ BOT Dika, karna pivotradiko, kiel ĉe ruĝa beto, karoto. 3. LIN La dua litero de la greka alfabeto (B, β): ankaŭ eblas ilin [la Grekajn literojn] plene Esperantigi kun O-finaĵoj, ekz.: alfo, beto, gamo, [...] [1].
Rim. 1: Troviĝas en la PIV-oj la neasimilita formo „beta“, do aliradika.
Rim. 2: La plene esperantigitaj nomoj de la grekaj literoj prezentitaj en PMEG [2] [3] ne estas harmoniaj. En la okazo de la literoj finiĝantaj per a, la Esperanta O-finaĵo anstataŭas la liternoman finon (alfa -> alfo), dum en la aliaj okazoj la Esperanta O-finaĵo aldoniĝas al la liternoma fino (epsilon -> epsilono; mu -> muo; ksi -> ksio). Due, pluraj tiel kreitaj radikoj konfliktas kun aliaj esperantaj radikoj jam ekzistantaj en PIV (alfo, beto, gamo, kapo, roto) aŭ konfliktas en vorfarado ĉar, laŭ PMEG, oni ne uzu a-ligfinaĵon en kombinoj [4], tial ekzemple la PIV-a termino gamaradioj devus esti gamradioj, kiel iksradioj. Por pli da reguleco kaj eviti konfliktojn, alia eblo estas uzi la simplan esperantigitan formon betao. [Alano Gerardo]

Rilatas ruĝa beto - folibeto
de Bete [die]
en beet
es remolacha [f.]
fi juurikas
fr betterave [f.]
he selek
hu répa
it barbabietola
ja bîto - satôdaikon
la beta vulgaris
nl biet [m.]
pt beterraba
ru свёкла
sv beta
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)