ViVo Artikolo 303

eo necesejseĝo - neceseja sidkuvo - neceseja seĝo - necesseĝo - necesujo - klozeto - necesabo
Difino

Neceseja instalaĵo por feki aŭ urini, ordinare kun akvo-ŝprucigilo por elpeli la ekskrementojn.

Bildo
Fako hejma
Rimarko

Klozeto troviĝas en necesejo. Oni sidas sur klozeto, kaj oni sidas en necesejo.

Iuj uzas la vorton "klozeto" por la instalaĵo; iuj por la ejo. Ĝi estas pli utila por la instalaĵo, ĉar oni jam havas la vorton "necesejo".

La uzo de "necesujo" en ĉi tiu signifo estas ne malofta, sed laŭ la Fundamento "necesujo" estas io alia: ujo el ŝtofo, plasto, ligno ktp., entenanta la konstante bezonatajn iletojn (PIV1). Sed eblas ankaŭ rigardi la du "necesujojn" homonimoj.

HV: neceseja seĝo, necesseĝo, necesujo

ReVo (neces.0segxo): Ne trovis difinon de: neces.0segxo

Rilatas bideo - gargari - neceseja papero - necespapero - necesejo
Diskuto [Bert Schumann] +Diskuto
Anstataŭ inventi novan vorton, sufiĉas uzi "fek-kuvo" aŭ malpli rekte "malmanĝujo".
[Bert Schumann] ~eo
-eo:klozeto
[Bert Schumann] ~Difino
-Difino:Instalaĵo por akcepti ekskrementon, tipe porcelana pelvo kun forŝprucigilo kaj konektita al kloako.
[Bert Schumann] +Diskuto
Anstataŭ inventi novan vorton, sufiĉas uzi "fek-kuvo" aŭ malpli rekte "malmanĝujo".
[Bart Demeyere] ~eo
-eo:klozeto
[Bart Demeyere] +eo
[Bart Demeyere] +eo +Bildo +Fako +Diskuto
Necesseĝo kaj necesujo estas uzataj en ReVo. Fekkuvo ne sonas tre deca laŭ mi, nek malmanĝujo. Mi konsentas ke oni ne devas inventi novan vorton kiel klozeto. Mi hejme uzas "neceseja seĝo".
[Bart Demeyere] +Fako
[Helmut] +Diskuto
Mi jam plurfoje audis la vorton "necesabo". Mi shatas la vorton, char ghi estas simila "lavabo".
[Bert Schumann] +Diskuto
La vorto "lavabo" origine signis la religian lavkuvon en preĝejoj, poste la lavkuvon en loĝejoj. Ĝi ne necesas, ĉar klaras kaj mallongas la vorto "lavkuvo". La literoj "abo" nepre ne estas sufiks(oid)o, tial "necesabo" ne estas kombinaĵo de "neces-" kaj "-abo", sed nura neologismo evitenda, dum eblas "neces-ujo" kaj "neces-kuvo".
[Helmut] +Diskuto
Lau mia kompreno lavabo estas pli ol nur la lavkuvo. Sed ankau la teknikaj akcesorajhoj.
Same por mi necesabo inkluzivas ekzemple la akvujon.

[Renato Corsetti] +Diskuto
Hejme ni uzas "necesujo". La konkudo de la debato pri la vorto "klozeto" en La Bona Lingvo ankaŭ estis, ke oni ne bezonas tiun novan radikon. Amike Reanto
[Duncan] +Diskuto
mi ankaŭ uzas preskaŭ ĉiam "necesujo". mi neniam aŭdis "klozeto" tamen verŝajne komprenus.
[Ikar] +eo
[Bart Demeyere] +eo +Diskuto
necesabo kaj klozeto estas malrekomenditaj de 'la bona lingvo' kaj ili proponas: neceseja sidkuvo, necesseĝo kaj neceseja seĝo.
[Bart Demeyere] ~eo
klozeto [] uzebla -> klozeto[]malrekomendita
[Bart Demeyere] +eo
[Bart Demeyere] +eo
[Edmundo] +Diskuto
Nu, estas bele teoriumi pri tio, ĉu oni "bezonas" la "neologismon", sed mi vetas, ke, se vendistoj de banĉambraj instalaĵoj efektive uzus Esperanton, ili preferus la vorton "klozeto" (kiu ne plu estas neologismo) ol "necesujo", "necesejseĝo", ktp.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Se oni jam havas 5 uzeblaj kaj uzitaj alternativoj, malfacilas lau mi argumenti por nova vorto. Kaj estas bonaj kialoj por ne inventi novajn vortojn en Eo. Ĉu ni lasu klozeton (kaj necesabon) por kiam oni uzos Eon en vendejoj? Tamen mi havas komentojn pri la kunmetaĵoj:
necesseĝo: malfacile prononcebla pro la duobla s, kaj kelkaj eble malĝuste prononcos.
necesujo: bonas sed ankau povas esti uzata nur por la kuvo aŭ por aliaj necesujoj sur kiu oni ne sidas, do malpli precizas.
neceseja sidkuvo: ne invitas por sursidi (sed tio estas tute persona vidpunkto)
Do necesejseĝo kaj neceseja seĝo lau mi plej bone trafas pri kio temas.

[Edmundo] +Diskuto
Kiu inventas novajn vortojn? "Klozeto" estas en PIV, kaj vi povas trovi ekzemplojn per Guglo. "Necesejseĝo" ne estas en PIV, kaj per Guglo mi ne trovis ekzemplojn de tiu vorto, kvankam ĉi tiu diskuto baldaŭ aperos en la indekso, mi supozas.
[Bart Demeyere] +Diskuto
Edmundo, vi pravas ke mi troigis. Mi nun vidas ke klozeto ja troviĝas en PIV, sed ne estas oficiala vorto, kaj en tiu senco nova. Kaj la difino ne estas tute klara: "Necesejo, ordinare kun pelvo kaj akvospruĉo", sed laŭ mi temas pri necesejo, kaj ne la seĝo. Per Guglo mi trovas ĝin ĉefe en vortdiskutoj (kaj nia diskuto ankaŭ jam :-) ). Klozeto tute ne troviĝas en ReVo, eble ili forgesis, eble ili kontraŭas. Kaj klozeto ja estas malrekomendita en http://bonalingvo.it.
Neceseja seĝo: mi nun vidas ke ĝi estas la unua propono en la Hejma Vortaro (krom necesseĝo kaj necesujo), kaj ankaŭ troviĝas en ReVo.
Necesujo: Rimarko en HV: La uzo de "necesujo" en ĉi tiu signifo estas ne malofta, sed laŭ la Fundamento "necesujo" estas io alia: ujo el ŝtofo, plasto, ligno ktp., entenanta la konstante bezonatajn iletojn (PIV1). Sed eblas ankaŭ rigardi la du "necesujojn" homonimoj.

[Bart Demeyere] +ReVo

2010-06-14 22:02:29

de Toilette [die] - Klosett [das]
en toilet [plumbing fixture] - toilet seat - toilet bowl
es taza [f.] - taza del váter [f.] - retrete [m.] - inodoro [m.]
fi vessanpytty - WC-istuin
fr toilette [f.] - cuvette - cuvette sanitaire [f.] - cuvette de w.c. [f.] - w.-c. [Fr.] [m.]
he asla
hu WC-kagyló
it tazza - tazza del gabinetto - vater - WC
ja jôŝiki toire no benza
nl toilet - wc-pot [m.]
pt privada - vaso sanitário
ru унитаз
sv toalettstol
(krom)nomo (por redaktintoj nomo sufiĉas)
retadreso
pasvorto (se vi ricevis)

Historio de ŝanĝoj (ofte nur videbla post kelkaj tagoj)