Mazingira




Deutsch English Français Nederlands


Ĝeneralaj informoj pri la diversaj projektoj

Kion ni jam atingis:

Financaj raportoj : 29/2/2008 14/11/2008


8/2009 (Lernejo)

"Nia" lernejo jam havas 3 klasejojn kun tegmento. Nun ankoraŭ esperi je mono por pordoj, fenestroj kaj mebloj.


5/2009 €5000 (Stiftung Mondo)

6 Akvoputoj
Per antaŭaj donacoj, ili aĉetis borilon. Nun ili mem boras (15-25 metrojn) kaj fortigas la putojn kaj povas multe pli malmultekoste havi ilin. Post longa sufero pro manko de akvo, la vilaĝanojn nun ĝuas la bonan subteran akvon.


22/12/2008 €7322,20

Lernantoj/orfoj €2655 - Lernejo €4337,20 - Akvoputoj €330


18/4 - 19/6/2008 €5390

Mramba Simba vizitas Eŭropon. Financa raporto
Lernantoj/orfoj €3160 - Lernejo €370 - Mikrokreditoj €260 - Akvoputoj €1450 - Alia €150


29/2/2008 €3311 (Mikrokreditoj)

Danke al la repago kaj ŝparado de la virinoj pliaj 120 virinoj ricevas mikrokrediton


5/2/2008 €1584 (Lernejo)

La fundamentoj por 3 klasoj de la mezlernejo jam pretas. Nun ni kolektas monon por la muroj!


31/1/2008 €4850 (Lernantoj/orfoj)

La materialo por 164 gelernantoj estas dividita kaj metita en sakojn.

Dum ceremonio la sakoj estas disdonitaj. Makuri Mataso kaj Mose Galeya estas tre ĝojaj.


14/11/2007 €2700 (Mikrokreditoj)

90 virinoj ricevas mikrokrediton.

Per la mono ili starigas malgrandajn komercojn.